Bova flano estas esprimo por la plata, ronda, seke malmola organika sterko de bovoj, kiun ili eligas sur la paŝtejo kaj kiu poste sekiĝas tie flanoforme. La plateco de la sterko venas el la relative granda akvoenteno de la sterko: la bovosterko havas akvoentenon de 84 %, dum tiu de ĉevalo havas 70 %, tiu de ŝafo 65 %.